Nova VOCALOID 'BIG-AL' ekvendigxis

Sveda kompanio PowerFX ekvendis novan VOCALOID-on 'BIG-AL' surrete ekde hieraux, la 22a de decembro. Jam acxetinto alsxutis videon al YouTube.
Vocaloid BIG AL New York, New York
fare de Jose Mª Lastras (Giuseppe), originale fare de John Kander kaj Fred Ebb, 2009/12/22


BIG-AL estas angllingva vira vocxo. Atentinde gxi havas dikan vocxon. Gxisnunaj VOCALOID-oj ne tiel bone kantis en malaltaj sonoj. En bultenejoj mi ofte vidis skribojn bonvenigantajn tion. BIG-AL estas delonge publikigita demo-kantado kaj imagxfiguro kiel la jena.
New Vocaloid Big Al Demo- PowerFX
de YouTube

En cxi-monato nova figuro de BIG-AL publikigxis. Gxi estas en la supra video. Gxi atentigis VOCALOID-favorulojn. Komparu kun la posta. La figuro tute alie aspektas, cxu ne? Cxu desegnisto konsideris japanan merkaton?
Oficiala retejo de PowerFX


Pri angllingvaj VOCALOID-oj, mi nun estas verkanta artikolojn. Poste iom post iom mi surpagxigos ilin.