KASANE TETO

Kasane Teto (重音テト) estas unu el UTAU, havas inan vocxon kaj inan figuron. Sxia vocxo estas strida kaj masxinema. Sed estas multaj homoj, kiuj favoras ties vocxon. Oficiala retejo de Teto estas farita de volontuloj.


Oni senpage povas elsxuti vocxon de Teto formitan en wav-file el la oficiala retejo. Oni povas uzi gxin kun sistemo de UTAU, ankaux kiun oni povas senpage elsxuti de Oficiala retejo de UTAU. Vocxon de Teto proponis Oyama Nobuyo aux Oyamano Buyo (小山乃舞世), iu volontula ino.


'Kasane' signifas 'unu sur la alia'. '重' signifas same. '音' estas sono. Teto estas prenita de 'Tetopettenson', la unua nomo de Teto, sed oni tuj sxaingxis gxin kaj tiu estis publikigita dekomence kiel 'Kasane Teto'.


Pri fikciulo Kasane Teto. Ties sekso estas hximero, kvankam tiu havas inan aspekton. (Kion tio signifas!?) Alteco estas 159.5cm. Pezeco estas 47kg. Brustmezuro estas 73cm. Talimezuro estas 54cm. Pugmezuro estas 88cm.


Tiu agxas 31, kvankam tiu aspektas kiel knabino. Malofte oni diras, ke tiu estas 15.5 jaragxa, cxar tiu estas hximero. Mi tute ne povas kompreni, kion ili diras...


Ties okulo estas rugxa kiel fresxa sango. Ties vesto imitis militaranan veston. Tiu preferas bulkon kaj malpreferas DMC-n. Laux dire tiu cxi DMC estas mallongigo de 'Detroit Metal City'-n (komikso, デトロイトメタルシティ verkita de Wakasugi Kiminori (若杉公徳). Gxi ankaux estas la nomo de Death Metal Band, kiu aperas en tiu komikso). Sxi emas 'Tsundere' (ツンデレ [cundere]). Tsundere signifas tia karaktero, kia iu afekte kondutas malfavore al iu alia, kvankam la antauxa sxatas aux amas la postan. (Ofte aperas tiaj homoj en lastatempaj komiksoj kaj animacioj.) Teto ofte prokrastas limdaton de luita video. Tiu sxatas ial norvegion. Catchcopy estas 'Mi prenas ian ajn mikrofonon' (どんなマイクも握ります). Ties ofta diro estas 'Vi estas vere stulta' (君はじつに馬鹿だな [Kimi uxa gxicuni baka dana]). Pri la lasta, tiel iam diris Doraemon al Nobita.


Tiujn cxi karakterojn kreintoj de Teto faris jam antaux publikigo. Nun ne cxiuj karakteroj aperas en videoj, en kiuj fikciulo Teto agadas.


Unue Teto estis kreita kiel falsa VOCALOID.


En bultenejaro (retforumo) 2-channel (2ちゃんねる [nicxanneru]) estas bultenejaro 'Tabulo de la plej fresxaj novajxoj (VIP)' (ニュース速報(VIP)板 [njuus(u)sok(u)houbippuita, mallongige VIP板 [bippuita]). Cxi tie oni anonime babilas ion ajn. Tiuj, kiuj kutime babilas en gxi, estas konata, ke ili estas tre junaj (oni diras, cxefe 10aj kaj 20aj, sed malpli ol mezo de 20aj, jaragxuloj), emas sxati bruadon kaj agadi legxere kaj pasie ecx pri bagaterajxoj.


En frumateno de la 30a de marto, 2008, antaux 2 tagoj de stulto de aprilo, aperis en gxi nova bultenejo 'Ni fisxkaptu Nico-toksigxintacxojn per fikcia VOCALOID' (架空のボーカロイド作ってニコ厨つろうぜww) ('fisxkaputi' estas interreta slango, signifas 'per falsa allogajxo konduki homon al ia bagaterajxo'). Interesigxintoj kolektigxis kaj komencis fari falsan VOCALOID-on.


Unue ili elektis kiel ties vocxo tre faman vocxaktrinon Oyama Nobuyo (大山のぶ代 [oojama nobuyo], rolis vocxon de Doraemon). Kaj multaj bagateraj planoj aperis. Sed ili pli kaj pli entuziasmigxis kaj iom seriozigxis. Iu (poste nomigxis Oyama Nobuyo, ne [oojama] sed [ojama]) proponis kanton, la alia proponis desegnajxon de figuro, kaj la alia proponis foton de produktajxo, la alia faris 'Oficialan retejon' (atentu al URL. Ne 'crypton' sed 'crvipton'!) ktp ktp... teruraj estas tiaj stultuloj. Sur brako de Teto estis numero '04', cxar ili miskomprenis, ke sur brako de Len estas '03' (tiam ankoraux ne estis publikigita Luka). Nun Teto havas numeron sur sia brako '0401'. Por ne gxeni Crypton, kreintoj sxangxis gxin.


Ili faris videojn de Teto kaj alsxutis ilin al Nico Nico Douga en la 1a de aprilo. Jen unu el ili.
VOCALOID】重音テト【第三弾】
VOCALOID : Kasane Teto : la 3a
2008/04/01

En la komento de alsxutinto estas skribita 'Mi akiris provoversion de nova VOCALOID en Bic Camera (fama vendejo de elektrajxoj)'. La kanto estas parodio de 'Mi faru vin Mikumiku' (みくみくにしてあげる), fama kanto de Miku. Ankaux URL de 'oficiala retejo' estas. Se oni iris al gxi, kaj klakis por auxdi demo-kanton, aperis fenestro, en kiu Doraemon diras al Nobita 'Vi estas vere stulta'.


Mi ne konas, cxu vere iuj estis 'fiskaptitaj'.


Poste kreintoj alsxutis la jenajn videojn, kaj klarigis procezon krei Teto-n.


【VIP】新ボーカロイド重音テトはこんな風に作られました【安価スレ】
2008/04/03

【VIP】新ボーカロイド重音テトはこんな風に作られました2【安価スレ】
2008/04/03

【VIP】新ボーカロイド重音テトはこんな風に作られました3【安価スレ】
2008/04/06

【VIP】新ボーカロイド重音テトはこんな風に作られました4【安価スレ】
2008/04/13


Tamen, la procezo ne finigxis.


Hazarde, en marto de 2008, komencigxis disdonado de UTAU. Kreintoj de Teto pensis renaski sxin kiel UTAU. S-ino Oyama Nobuyo denove registris sian vocxon por UTAU, kaj kreintoj komencis disdoni ties 'Library' (vocxaron). Iom post iom aperis muzikoj kaj videoj de Teto.


【UTAU】耳のあるロボットの唄(オリジナル)【重音テト】
UTAU : La Kanto de la Roboto kun Oreloj (La Originala) : Kasane Teto
fare de MimiroboP, 2008/06/10

Esperantigita teksto
Unu el plej poplara kanto de Teto.


【重音テト】嘘の歌姫【初音ミク
Kasane Teto : Kantistino de Mensogo : Hatsune Miku
2008/08/27

Parodio de 'Filino de Malbono' (悪ノ娘), fama kanto Aku-noP (悪ノP), farita per Rin. En tiu cxi video kanto rakontas procezon krei Teto-n.


【重音テト】重音territory 〜 ずっとテトのターン
Kasane Teto : Kasane Territory ~Nur vico de Teto
2008/09/26
En gxi, sxi kantas 'Komence mi estis la mensoga, nun mi jam vere povas kanti.', '(Mia kanto) atingu al cxies koroj!'


Nun Teto estas la plej populara UTAU-library kaj UTAU-fikciulo.