人間と雑草の香り Parfumoj de Homoj kaj Herbacxoj

『人間と雑草の香り』"鏡音リン" "オリジナル曲"
"Parfumoj de Homoj kaj Herbacxoj" Kagamine Rin Originala Kanto
2009/12/27

七草の日に因んで、題に草が盛り込まれた曲を紹介。
ThéoRe::さん作曲、キレイキレイさん作詞。
リンの誕生祭参加動画の一つです。
「テクノな曲です。音量は大きめで聴いてもらえるとうれしいです」とのこと。
ThéoRe:: komponis kaj Kireikirei verkis.
Unu el videoj, kiuj festas naskigxtagon de Kagamine Rin.
ThéoRe:: skribis, 'Tekno-ema muziko. Mi gxojas, se vi auxskultas per lauxta sono.'
Hodiaux estas tago de sep herboj (Nanakusa 七草).
Oni mangxas rizkacxon kun 7 printempaj herboj (rafano, rapo ktp).


~~~~~~~~
teksto : Kireikirei


Tri-etagxa apartamento,
savsxtuparo,
rigardinte la lunon,
hazarde mi vidis suben.
tu tu tu...
Se mi plongxas kapsube,
vivo facile farigxas nevidebla.
Min, dike vestitan de koltuko kaj jako,
murmurintan mian malfortecon,
tiuj inoj diras 'cxarma'.
Sed mi ne sentis,
ke mi povas savi tiun,
kiu tute malespere fosas kaj fosas tombtruon,
kasxinte sian honestan koron,
forpelinte kaj nordan venton kaj la sunon.
Savi ne dezirate estas erare.
Tamen tiu kovras orelojn kun malgxojaj okuloj.
Afableco ne tusxas tiun, kiu estas blinda.
Iam cxi tiu nacio frenezigxis.
Nur fortaj homoj interopinias.
Estas bone, ke tiuj povas savi homojn.
Por fari bonajxon necesas mono.
Panjo apenaux mortas. Kion mi faru?
Prostituu kaj tiel plu.
Furoraj acxuloj arogantigxas.
Oni vokas malbelulojn kaj stultulojn ruboj.
Tiuj, kiuj estis enpremitaj en rubujon, forgesis kiel ridi.
Cxu vi povas vidi min?
Malfacilo, konfuzo, konfuzigxi.
Uzuro, heroino, betono.
Babilono, viandpeco, nuklea bombo.
Fivirino, scivolemulo, prihoma akcidento.
Hxaoso, dezirego, kontrasto.
Negxmalglacigxo, herba floro, konsumanto.
Blua cxielo, krescento, arbaraj odoroj.
Leporo, harmoniko, sunlumbanado.
Akvo abundis.
Tie ja estas vivo.
Mi nur esperas, ke vi cxiam estu ridetanta.
Post interkomprenigxo, ni kune promenu.
Per folia parfumo en mateno
malkovru tiun cxi lokon.
Ni cxiam promenis evitinte vidi makulojn.
Iam ni kun cxiuj vidu blankecon de la suno.
Ni alportu la mondon de akvo.
Per folia parfumo en mateno,
ni kune trovu tiun cxi momenton.