黄泉桜 Postmonda Sakuro

MEIKO】黄泉桜【オリジナル】
MEIKO : Postmonda Sakuro : La Originala
2009/03/07

仕事してPがMEIKOで作った曲。絵も自作です。
仕事してPはMEIKOKAITOを使って曲を作っており
滑らかな調整と高音の多用に特色があります。
ShigotoshiteP verkis kaj komponis por MEIKO. Ankaux bildon tiu desegnis.
Tiu faras kantojn per MEIKO kaj KAITO.
En ili ofte vocxoj estas glataj kaj altaj sonoj multe aperas.
Do, 'Shigotoshite' (仕事して [sxigotosxite]) signifas 'laboru' aux 'faru devon'.
Oni diras, ke gxi devenis de la jena video.
KAITO】兄さんがオリジナル曲を歌ってくれました
KAITO : Pliagxa Frato Bonvolis Kanti la Originalan
2008/06/16

En tiu cxi KAITO kantas 'Acxetu por mi glaciajxon. Se vi ne volas, laboru'.
En tiu cxi junio ShigotoshiteP alsxutis multajn videojn, kaj, lauxdire, spektantoj sendis komentojn
'Cxu tiu alsxutinto senprobleme laboras?' 'Laboru' ktp. Tiaj aferoj sxajnis farigxi deveno de P-nomo.


~~~~~~~~~~
teksto : ShigotoshiteP


De profunde, el mallumo eliris nebula luno,
kiu alportas oran lumeton al teron.


Mi estas postmonda sakuro pale rozkolora.
Cxi-nokte mi floregos kaj sendas vagantajn animojn.


Mi malligas korojn ligigxintaj kaj ligitaj al tero.
Por ke ne bedauxru adiauxojn,
mi floras bele.
Kiel donacoj por ili alirontaj al sekvantaj vojagxoj,
mi lamentas min restantan, kaj festas iliajn estontojn.
Por ke ili ne sinkas profunden de malgxojo,
mi floras bele,
ankaux cxi-nokte mi donacas al ili palan rozkoloron.


Komence de aprilo, kiam nia longa rilato finigxas,
vi, mia kara, ekvojagxas en printempa matenkrepuskigxo.


Mi malligas korojn ligigxintaj kaj ligitaj al tero.
Por ke ne bedauxru adiauxojn,
mi floras bele.
Kiel donaco por vi alironta al sekvanta vojagxo,
mi ne estas permesata lamenti min renstantan.
Mi povas fari nur tion,
ke mi floros bele,
plors disfalante rozkolorojn anstataux larmoj.


Petaloj, legxere disfaligxantaj, fore al postmondo,
ni sendu iliajn animojn kun multaj koroj.


Koro de lasitaj homoj ne sinku,
sed floru bele, fiere, kun disfaligxantaj rozkoloroj.


Antaux longe, komence de aprilo, kiam nia longa rilato finigxis,
ni disigxis matene. Por vi petalojn mi sendas.


Mi estas postmonda sakuro pale rozkolora.
Floroj disfalitaj de mi, estu donaco por vi ekvojagxanta.

                • -

Aliaj muzikoj de ShigotoshiteP (仕事してP)
番凩 Paro de Frosta Vento