サイハテ Saihate

初音ミク】 サイハテ 【アニメ風PV・オリジナル曲】
Hatsune Miku : Saihate : Animaciema PV kaj Originala Kanto
2008/01/16

Kobayashi Onyx (小林オニキス) verkis, komponis kaj faris PV.
Hatsune Miku kantas kondolencan kanton por mortinta amato.
Malgraux senemocia kantado kaj rapida muziko, mi sentas ege malgxojon.
'Saihate' (最果て) signifas ekstremon aux limon (de tiu cxi mondo).
Tiu cxi Miku, desegnita de Kobayashi Onyx, farigxis pupo 'Saihate-Miku' (サイハテミク),
kaj estis vendita de Good Smile Company (グッドスマイルカンパニー).

~~~~~~~~~~
teksto : Kobayashi Onyx


Kia estas tiu loko?
Se vi senprobleme atingus,
mi petus vin skribi.


Estus bone, se atingus
tiu cxi kantado kaj pregxo
al vi, aliras tien malfermante pordon.


Hodiaux kun neniom da nuboj hela cxielo altas.
Gxi malgxoje konvenas al adiauxo.


Tiu estis tia amo, kia kolorigis normalan vivon rugxa.
Tiu estis delikata amo, delikata amo.
Adiaux.


Se mi povus kredi, ke iutage mi renkontos vin,
mi povus pasigi estontajn tagojn sensxange.


Post malfermo de pordo, ni disigxas finfine.
Via fumo farigxos nubo, farigxos pluvo.


Tiu estis tia amo, kia kolorigis normalan vivon rugxa.
Tiu estis delikata amo, delikata amo.
Adiaux.


#########
'Post malfermo de pordo, ni disigxas finfine.
Via fumo farigxos nubo, farigxos pluvo.'
En nuna Japanio, oni kutime bruligas kadavrojn en bruligejo. Tiu cxi pordo estas pordo de forno, sed oni povas alie imagi. En la teksto aperas 'pordo' pli antauxe.

アレンジkz版 Arangxo de kz
アレンジkz版PV Arangxo de kz PV
アレンジぶっちぎりP版 Arangxo de BucchigiriP
うずまきPのKAITOカバー Kovro de KAITO de UzumakiP