Kio estas VOCALOID (16) SONIKA

SONIKA (ソニカ) estas angllingva VOCALOID [vouxkalojd]. Gxi havas inan vocxon, estis kreita de ZERO-G, ekvendita en julio, 2009.
Oficiala retejo
En oficiala retejo, en tab de 'Songs', vi povas auxskulti demo-kantadojn. Vocxo estas iom knabinema kaj cxarma. Ecx estas japanaj kantoj.


Al sxi ZERO-G donis kelkajn karakterojn kiel CV-serioj de Crypton Future Media. SONIKA agxas 17 jarojn, altas 167cm, pezas 58kg. Sur sxia maldekstra brako estas skribita sia nomo, ne en latina litero, sed en japana litero 'katakana'. Kial?


ZERO-G estas pozitive aldonanta al sxi karakteron. SONIKA havas ecx konton en Twitter, kie sxi murmuras diverse. SONIKA asertas klare, ke sxi estas cxarma.
"Some people say I look like that ugly Gumi. No way! I'm far more beautiful and I sing sweeter too." (2009/07/20)
"Gumi is beautiful too. I was only joking before. I'm just annoyed some people think we look the same. We both have green hair. So what!" (en sama tago)
Tial(?) iam sxi sxangxis koloron de sxia hararo.


Dume en oficiala retejo estas komiksoj, en kiuj SONIKA kaj aliaj VOCALOID-oj aperas. Tiel sxiaj agadoj amuzas nin. Kreinto mem aldonas karakteron, certe tio ja estas unike inter nunaj VOCALOID-oj. Cxu strategio de ZERO-G sukcesis?


Jen estas ekzemplo de utiligo.
Vocaloid SONIKA Physical
fare de Giuseppe, 2009/07/21

Alsxutinto uzis oficialan figuron de SONIKA. Sed tiu, kiu vidis oficialan retejon, rimarkus, ke sxia figuro estas malsama. Fakte sxia figuro sur kesto estas sxangxita. Nova figuro estis publikigita en cxirkaux fino de novembro, 2009.


Sonika&Big Al "All I Have To Do Is Dream"
fare de MrSoPop, 2010/01/22

Dueto kun BIG-AL.


La jenan videon vi povas spekti ankaux en oficiala retejo. Sxajne gxi estas unue alsxitita en Nico Nico Douga, kaj poste ankaux en oficiala retejo.
【GUMI×SONIKAグリーングリーンミドリムシ〜【オリジナル曲やで】
fare de Nem, manipulado de SONIKA estas de OtonagaiP (大人買いP), 2009/09/06


Pri aliaj VOCALOID-oj