カムパネルラ Campanella

めぐっぽいどオリジナル曲】カムパネルラ【PV】
Megpoid Originala Kanto : Campanella : PV
2009/10/28

sasakure.UKさんの作詞作曲。イラスト素材は茶ころさん。
「僕の大好きな、とある作品の世界観をベースに再構築してみました!」
と投稿者コメント欄にありますが、
宮沢賢治の「銀河鉄道の夜」を元にしたものでしょう。
PVには同作品に出てくる竜胆の花も現れます。
もう会えない大切な人への想いを歌った曲として
銀河鉄道の夜」から離れても聴けるかなと思います。
sasakure.UK verkis kaj komponis. Bildojn desegnis Chakoro.
Megpoid kantas.
sasakure.UK skribis 'Mi reformis tiun cxi sur la bazo de la mondo
de iu verko, kiun mi kore sxatas.'
Tiu verko eble estas fabelo 'La Nokto de Galaksia Fervojo'
verkita de Miyazawa Kenji (aux Kenzi, 宮沢賢治 [mijazauxa kengxi]).
En tiu cxi video aperas genciano, kaj ankaux en tiu fabelo.
Sed ne konsiderante tiun verkon
ni povas auxskulti tiun cxi kiel la kanto pri disigxo kun grava amiko,
kiun jam ne povas revidi.
========
'La Nokto de Galaksia Fervojo' estas klarigita en Vikipedio esperante.
Gxi jam estis esperantigita de Konisi Gaku kaj eldonita.
Gxia cxefulo estas malricxa virknabo Giovanni.
En la nokto de festo, li vojagxas kun sia koramiko, Campanella,
alimonde galaksion per trajno.
Ili vidas multajn mirindajn aferojn, kaj interparolas kun kelkaj homoj.
Rakonto estas plenita de diversaj metaforoj.
Dum la vojagxo ili sindemandas, kio estas vera felicxo.
Laste Giovanni decidas, ke li vivu por cxies felicxo.
Tiam li revenas al kutima mondo, kaj ekkonas morton de Campanella,
kiu dronigxis en rivero por savi amikon.

~~~~~~~~
teksto : sasakure.UK


Galaksia fisxo, mi volas renkonti...
Mi volas sendi mian koron neatingeblan.
Paperaviadilon de Kauxaguxete
mi sxargxis ja per tuta mia koro, kaj jxetas.


Gxi desegnante arkon
faligxis vane.


Dekomence mi konas, ke mi ne povas sendi
per cxi tia paperaviadilo.
"Tiel fore, tiel fore,
vi iris. Vere klara afero."
Nur tio. Nur tio.


Galaksia fisxo, mi volas renkonti...
Mi volas sendi mian koron neatingeblan.
Infaneman balonon de Sakatovo
mi sxargxis ja per tuta mia koro, kaj jxetas.


Gxi, sxvebanta aere,
similas al iama...


Dekomence mi konas, ke mi ne povas sendi
per cxi tia balono.
"Tiel fore, tiel fore,
vi iris. Vere klara afero."
Nur tio, nur tio, sed...


La kosma sxipo de Narmerius.
Mi sxargxu per tuta mia koro,
nun iru por revidi vin.


Dekomence mi konas, ke mi ne povas sendi
per cxi tia kosmosxipo.
"Tiel fore, tiel fore,
fakte vi iris."


Dekomence mi konas, ke mi ne povas revidi vin
per cxi tia kosmosxipo. Malgraux tio...


Malgraux tio, mi...
Malgraux tio, mi...

              • -

Aliaj muzikoj de sasakure.UK
ワンダーラスト The Wanderlast
*ハロー、プラネット。 *Hello, Planet.
ぼくらの16bit戦争 Nia 16 bit-milito