PIAPRO

PIAPRO estas retejo por VOCALOID-favoruloj, kreita kaj administrata de Crypton Future Media, Inc. En gxi, oni povas alsxuti bildojn (inkulzive de komiksoj ktp), muzikojn (mp3, ne per video), tekstojn (poemoj, romanoj ktp), 3D-modelojn. Oni gxuas vidi, auxskulti kaj legi. Por farantoj de VOCALOID-videoj, PIAPRO estas provizejo de materialoj.


Crypton kreis PIAPRO-n por helpi onin fari videojn de VOCALOID. Oni povas utiligi alsutitaj datumoj en PIAPRO laux sia placxo sen permeso de alsxutintoj, kvankam Crypton petas utiligantojn danki kaj konigi en komento-spaco post utiligado. Utiliganto devas montri nomojn de bildo-alsxutintoj en video.


Plej ofta utiligmaniero estas pruntepreni bildojn. Muzikistoj volas akiri tauxgajn, impresigajn bildojn al siaj muzikoj por fari videojn. Estas la muzikistoj, kiuj prunteprenas multajn bildojn por fari unu videon.


Cetere, muzikistoj alsxutas mp3-datumojn. Multaj auxskultantoj volas auxskulti mizikojn ankaux per i-Pod ktp. Por tio ofte muzikistoj senpage disdonas datumojn en PIAPRO. Sed pri tio aliaj retejoj same funkcias, inkluzive de apartaj retejoj de muzikisto mem.


Inter muzikistoj, estas tiuj, kiuj ne povas facile verki lirikojn. Tiuj postulas tekstojn en PIAPRO.


En PIAPRO estas la pagxo, kie oni varbas kunlaborantojn. Tie estas bultenejo, kie oni komunikas por fari videon. Ekzemple, tie muzikisto varbas pentristojn, kaj petas pentri tauxgajn bildojn por sia muziko, publikigante gxin.


PIAPRO havas nur japanan pagxon. Se vi povas legi la japanan, mi rekomendas vin registrigxi en PIAPRO.


Kiel oni povas registrigxi en PIAPRO? Jen estas la pagxo.
http://piapro.jp/
Dekstre estas flava butono, sur kiu skribigxas '今すぐユーザー登録' (Tuj nun registrigxi kiel uzanto). Klakante malfermu salutan pagxon. Gxi estas regulo por uzi PIAPRON. Tie skribigxas, 'Vi ne povas gajni monon per alsxutitajxojn en PIAPRO" "Vi ne estas permesata alsxuti erotikan, kruelan kaj groteskan bildon" ktp. Bonvole konsentu per klakante la butonon suban '同意して次へ進む' (Konsentante iri la sekvantan). Tie tajpu vian retadreson kaj klaku la subdekstran butonon '次へ進む>>'. PIAPRO sendos al vi la mesagxon de provizora registragxo. Laux tiu vi devas tajpi kelkajn viajn informojn.