pixiv

pixiv [piksiv] estas la retejo, kien oni alsxutas bildojn kaj komiksojn, kaj kie oni gxuas vidi kaj legi ilin. Cxi tie oni povas vidi kaj legi multajn bildojn kaj komiksojn de VOCALOID. Fama derivulo Takoluka naskigxis en pixiv.


Administranto pixiv Inc. diras, ke gxi estas 'ilustrajxa komunikado-servo' (Illust Communication Service). Cxe apartaj bildoj, estas komento-spaco, kie spektantoj kaj alsxutantoj entajpas mesagxojn. Por vidi pixiv, necesas registrigxo.


pixiv havas la funkcion taksi alsxutitajxojn per 10 poentoj. Se oni volas lauxdi, oni klakas ilin de 1 gxis 10 laux via placxo. Altetaksitaj bildoj estas montrataj sur la unua pagxo.


Same kiel Nico Nico Douga, ankaux pixiv havas tag-funkcion. Oni povas aldoni tag-ojn al bildoj kaj esplori bildojn per tag-oj.


Malsame ol PIAPRO, oni bezonas permeson de alsxutinto por utiligi bildon en video. Oni petas permeson en komento-spaco. Sed escepto estas pri UTAU. Se estas tag 'UTAU支援中' ([utausxiencxuu], gxi subtenas UTAU-n), oni povas utiligi gxin por video. Sed utiliganto devas konigi kaj danki tion poste al bildo-alsxutinto, kaj kompreneble montri nomon de alsxutinto en video. Tiu cxi tag estas kreita pro tio, ke PIAPRO-n oni ne povas utiligi por UTAU.


Kiel oni povas registrigxi en pixiv?


pixiv havas nur japanan pagxon. Jen estas la pagxo.
http://www.pixiv.net/index.php
Supermaldekstre estas orangxa butono '新規登録' (nove registrigxi). Klakante malfermu salutan pagxon. Tie tajpu vian retadreson. pixiv sendos al vi la mesagxon de provizora registragxo. Laux tiu vi devas tajpi kelkajn viajn informojn.