celluloid

「celluloid」 song by 初音ミク
2007/10/05

「celluloid」 retake song by 初音ミク
2008/06/10

baker [bejka] verkis kaj komponis. Hatsune Miku kantas.
Videon tiu registris per video-funkcio de portebla telefono.
La supera video estas la unua publikigo de tiu cxi kanto.
En la suba baker intencis esprimi plie emocion.


~~~~~~~~~
liriko : baker


Cxiam kaj estontece, kaj fore pasintece,
vi estas, mi estas.
Ekstreme de vojo, nevidebla timo.
Mi eltenas etan vocxon.


Kaj malvarma aero, kaj nehalta pluvo,
kaj pezaj koro kaj vortoj,
kiam al ili alvenas lumo,
kaj mi povos ekiri?


Ankaux tiun cxi malheligxintan koloron
mi volas konigi al vi,
kvankam tio ne havas specifan intencon.
Ne tagigxas... Tiel dirinte,
afektante ke mi ne auxdas, mi estas ridetanta...
Cxu iam mi povos esti tiel?


Ekbruantan, malgrandetan antauxsenton.
Elfluantan esperon.
Ecx se mi sercxus tiajn iom post iom,
tio vanus, ne necesas al mi.


Malinteresa tago finigxis.
Longa nokto timigas min.
Fakte venos mateno, sed mi ne povas vidi nenion.
Kial?


Nenio sxangxigxos, ecx se mi atendas.
Neniu estos savita. sed...
Ecx se ne estos espero, mi vivados.
Tiaj sinkuragxigaj vortoj auxdigxis vanaj.


Ecx spiroj apenaux eblas al mi.
Cxion mi kauxzis.
Sed restas tiuj, kiujn mi volas auxdi, koni.
Mi rigardas nur antauxen.


Ankaux tiun cxi malheligxintan koloron
mi volas konigi al vi,
kvankam tio ne havas specifan intencon.
Ne tagigxas... Tiel dirinte,
afektante ke mi ne auxdas, mi estas ridetanta...
Cxu iam mi povos esti tiel?<<<<<<
Rilatajxoj
Tolie (トゥライ) kantis
Sariyajin (サリヤ人) kantis
Usa (うさ) kantis
Arangxo de Aether_Eru
Arangxo por piano de sora