はるのはるか Printempa, fora

初音ミクオリジナル曲】はるのはるか【手描き簡易PV付き】
Hatsune Miku Originala Kanto : Printempa, fora : kun Mandesegnita Facila PV
2008/04/09

sasakure.UK komponis kaj verkis.
Ankaux ilustrajxojn tiu desegnis.
Hatsune Miku (初音ミク) kantas.
Tiu skribis, 'La plej grandan kuragxigon por vi,
decidinta gravan disigxon kaj ekvojagxon.'
En japanio, nova lerneja jaro komencigxas en aprilo.
Rilate al tio, kaj hodiaux estas printenpa ekvinosko,
iom printempeman kanton.


~~~~~~~~
liriko : sasakure.UK


Fluite en ekkrantaj tagoj mi rimarkas
ne revenantan tempon, ne reveneblan min.
Amikoj, kiuj kaj mi kune senkiale ridis, ploris,
ekiris proprajn vojojn.


Ne estis signifo en la fakto, ke certe venas disigxo.
Mi ne povas bone konduti, sed povas nur kanti.


Printempa fora revo,
kial gxi tiel cxagrenigas min?
Disfaligxintaj sakuraj larmoj.
Mi ekkonis amarecon maturigxi...


Eta mi malsxatis grandan estontecon.
Tial mi ete rifuzadis tion, ke tiu cxi tago venas.


'Forte iru, vivu' vi diris al mi.
Se respondo al tio estas antauxeniri, mi pasxu...


Printempan, foran revon
cxu mi povas akiri?
Revena loko, logxejo de sakuro.
Mi ekkonis fortecon maturigxi.


Printempan foran revon
mi sopirante, esperante kantas en vento melodion.
Cxirkauxvenas likon de sakuro.
Mi auxskultis nunon brakumate de sonoj.