HACHUNE MIKU

Hachune Miku (はちゅねミク [hacxune miku]) estas fikciulo derivinta de Hatsune Miku. En la suba video sxi aperas.
VOCALOID2 初音ミクに「Ievan Polkka」を歌わせてみた
Mi igis VOCALOID2 Hatsune Miku kanti 'Ievan Polkka'
manipulita de otomania, desegnita de Tamago, 2007/09/04


La supera video estas parodio de la jena flash-animacio.
Loituma - Ieva's Polka
2007/03/06

Tiu cxi flash-animacio estis nomita 'Loituma Girl'. La kanto estas suoma folklora 'Ievan Polkka' kantita de Loituma, suoma kantista grupo. Laux Vikipedio, oni supozas, ke tiu cxi flash-animacio naskigxis en Rusio, cxirkaux fino de aprilo, 2006. Iu publikigis interrete gxin kaj gxi kaptis popularecon. Unu el membroj de Loituma rakontis, ke unue multaj vizitoj venis al retejo de Loituma el Rusio. Sercxinte la kialon, tiu rimarkis tiun cxi animacion. Tiu cxi animacia knabino nomigxas Inoue Orihime (井上織姫), aperas en komikso kaj animacio 'BLEACH'. Sxi estas turnanta legomon 'Negi' (葱, aux Naganegi 長葱).


Kiel mi jam skribis en la artikolo pri Miku, la supera video estis alsxutita al Nico Nico Douga 5 tagojn post ekvendigxo de Miku. La videon vizitis multaj spektantoj, kaj oni ekimagis , ke Hatsune Miku mem sxatas legomon Negi. otomania nomis tiun cxi malgrandan knabinon 'Hachune Miku' (はちゅねミク). Tiel tiu cxi knabineto farigxis fikciulo alia ol Hatsune Miku. Lauxdire, cxar Tamago ne konis Loituma Girl, Hachune estis farita svingi Negi, ne turni.


Nun, en monata komiksa gazeto 'Comp-Ace' ([komp'ejs] コンプエース), otomania kaj Tamago estas serie publikiganta komikson 'Cxiutaga vivo de Hachune Miku Loipara!' (はちゅねミクの日常 ろいぱら!). En la jena pagxo vi povas iom vidi gxin.
El la oficiala retejo de Comp-Ace


Hachune aperis en multaj videoj.


はちゅねミクをふやしてみた。
Mi multigis Hachune Miku.
fare de Kumazou (くまぞう), 2007/09/25

Terure Hachune multigxas.


たぴ・ぱん
Tapi Pan
fare de Danke&schoen (ダンケ&シェーン), 2007/10/07

Sur la kanto 'Litero-pittan de du' (ふたりのもじぴったん, verkita de Gotoo Hiroyuki 後藤裕之, komponita de Koosaki Satoru 神前暁) kantita de Hatsune Miku, estas aldonita vocxoj de iu germana junulo, kiu estas konata kiel 'Keyboard Crusher', 'Angry German Kid' ktp.


初音ミクドルアーガの塔より「おなかすいたうた」
Hatsune Miku : De La Turo de Druaga 'La Kanto de Mi Malsatigxis'
fare (verkita) de DonhuraiP (ドンフライP), komponita de Ozawa Junko (小沢純子), 2007/12/25

'La Turo de Druaga' (ドルアーガの塔) estas komptila ludo. Tiu cxi melodio estas tema-kanto. Laux gxi Miku kantas 'Mi volis, volas mangxi tiun kaj tiun kaj...'.


Inter favoruloj de tekniko manfari masxinon, iam furoris malgrandigi Hachune Miku svinganta Negi.
一般普及型マイクロはちゅね(1000円w)
2008/06/29

1cmはちゅねに対抗。5mm
2008/07/05

みんなで作ろう!動く1mmはちゅね【1.75mmに対抗】
2008/07/09

200ミクロンはちゅね
2008/07/14

大体110ミクロンはちゅね
2008/09/25

Fakte amindaj stultuloj....


Iu teknikisto provadas sendi Hachune al universo.
はちゅね初!宇宙へ 【4.やった!無重力ネギ振り13連発w】
fare de ChoodenjiP (超電磁P), 2009/02/14