歌に形はないけれど Kvankam kanto ne havas formon

「歌に形はないけれど」 オリジナル曲 vo.初音ミク
'Kvankam kanto ne havas formon' Originala kanto vo.Hatsune Miku

doriko verkis kaj komponis.
Ilustrajxo estis pentrita de nezuki.
Gxi estas unu el la plej popularaj kantoj de Hatsune Miku (初音ミク).
Laux NicoNico Enciklopedio (ニコニコ大百科), dum doriko verkis tiun cxi kanton,
tiu intencis fini fari muzikon.
Kaj tiu verkis en tiu cxi kanto, kial tiu gxis tiam faradis muzikojn.


~~~~~~~~
liriko : doriko


Petaloj ornamas la momenton rozkoloran
Kaj disflugas en lumo
En gxi, mi estis povonta ridi


En fresxaj tagoj
Ni faris sablan kastelon
Gxi solvigxas en ondoj
Kaj revo finigxos


Mi vekigxinte en la blanka mondo
Etendas brakojn, sed nenion povas kapti
La cxielo estas proksima al miaj okuloj
Kion mi perdis tiom?


Kristala ondo
Sur kiu niaj ombroj speguligxas bluaj, foraj
Tiutage mi ekkonis la mondon
Kaj gxi farigxis lumo


Mi kantu
Kiam ploras vi, kiu donis al mi rideton
Almenaux iomete
Mi volas subteni vin


Same kiel vi faris
Kiam mi estis plorinta


Kion mi forgesis cxi tie
Cxio estas trezoro, via donaco
Nur senforma ajxo
Cxiam estas fresxa dum tempo fluas


Kristala ondo
Ecx se sabla kastelo malaperos
Mi faros gxin kun vi
En gxi kuniginte lumojn


Mi kantu
Kiam vi, doninta al mi rideton, ploras
Kvankam mi ne estas forta
Mi volas gardi vin


Al vi malproksima
Tiu lumo
Flugas trans cxielo
Tian kanton mi volas sendi


Kion mi donacas
Cxio ne havas formon
Cxe la angulo de via koro
Mi volas farigxi brila stelo