炉心融解 Reaktora Fandigxo

鏡音リン炉心融解【オリジナル】
Kagamine Rin : Reaktora Fandigxo : la Originala
2009/08/30

kuma verkis. iroha komponis.
Nagimiso faris videon.
En la blogo de komponinto, estas klarigo.
iroka skribis, ke la muziko estas 'moratoriema'.
Tiu cxi moratorio estas la psika,
nome de mezo gxis la postduono de dekjaragxoj
kun multaj cxagrenoj kaj incitigxoj.
Video estas farita laux kompreno de nagimiso.
iroha diras, ke gxi estus malespera kanto,
se ne estus PV de Nagimiso.
Unue gxi estis alsxutita al Nico Nico Douga (ニコニコ動画) en la 20a de decembro, 2008,
sed estis malaperigita per iroha mem,
cxar vizitoj ne nature multigxis kelkfoje,
kaj okazigis bruon inter tiuj, kiuj sxatas vidi rangojn.
Poste Nagimiso alsxutis petite de iroha.


~~~~~~~
teksto : kuma


Urbaj lumoj estas floraj
Malvarmeco de etera anestezo
Je la 2a horo antauxtagmeze, mi ne povas dormi
Cxio haste sxangxigxas


Flamigilo sen oleo
Interno de stomako estas kiel bruligita
Estus vere bone,
Se cxio estus mensoge.


Mi songxis cxirkauxpremi vian kolon
En frua posttagmezo plemita de lumo
Mi estis vidanta apenaux ekplorante
vian maldikan gorgxon spasmantan


En fuzian reaktoron
Mi volas plongxi, mi pensas
Bela estus brua lumo cxirkauxferminta min
En fuzian reaktoron
Se mi plongxus, tiam
Mi estus permesita pri cxio, mi sentas


De ekstero trans verando
Audigxas sonoj de superpasxado en sxtuparo
Ekmalheligxinta cxielo
Falas sur fenestra vitro, en cxambro


Disvastigxanta sunsubiro
Suna rugxo kiel okuloj post larmegado
La mondo estas iom post iom mortanta
Kiel fandi


Mi songxis cxirkauxpremi vian kolon
Kurteno estas sxancelata de printempa vento
De lipoj fenditaj de seko
Subenfluas vortoj, kiuj similas al sxauxmoj


En fuzian reaktoron
Mi volas plongxi, mi pensas
Mia memoro blanke fandigxis kaj malaperas
En fuzian reaktoron
Se mi plongxus, tiam
Mi povas dormi kiel antauxe, mi sentis


Horlogxa sekundnadlo
Gvidanto en televido
Ridado de tiu, kiu estas tie, sed ne videblas
plenas kaj resonas


Allegro agiteto
Orelzumoj ne distingigxas, cxesigxas
Allegro agiteto
Orelzumoj ne distingigxas, cxesigxas


Mi songxis, ke cxiuj homoj malaperas.
Noktmezaj, vasteco de cxambro kaj silento
Sxtopas en mia brusto
Sekve mi ne povas bone spiri


(krio)


En fuzian reaktoron
Se mi plongxus
Eble mi povus malaperi kiel endormigxi
La mateno, en kiu mi ne ekzistas
Estus pli bonege ol la nuna
Estus tia mondo,
Kia cxiuj dentoradoj endentigxas

                • -

Reaktora Fandigxo kaj fuzia reaktoro
Nun fuzia reaktoro ankoraux ne estas realigita.
Aldone, fuzia reaktoro teorie ne povas fandigxi alie ol nuklea reaktoro.


Allegro agiteto
Cxu agiteto estas agitato? agitate?


Jen estas la video, en kiu Nagimiso klarigas pri sia PV. Se vi komprenas japanan lingvon, bonvole spektu.
炉心融解PV制作者解説 Reaktora Fandigxo, PV-farinto klarigas
【トゥース!】 炉心融解 動画サイド解説 【ウィ】
Tuus! : Reaktora Fandigxo, Video-flanko-klarigo : Oui
2008/12/26

arangxo de baker (per Miku)
arangxo de cosMo