行きゅんにゃ加那 Cxu Vi Iras? Mia Kara

鏡音リン】【鏡音レン】行きゅんにゃ加那【奄美島唄
Kagamine Rin : Kagamine Len : Cxu Vi Iras? Mia Kara : Amami Insula Kanto
2008/04/09

Tennen arangxis folkloran kanton de Amami insularo (奄美群島 [amami guntoo) en suda parto de Japanio.
Kagamine Rin (鏡音リン) kaj Len (レン) kantas.
Laux vikipedio, pri signifo de teksto, iuj diras, ke gxi estas forigxo de viro kaj ino,
aliaj diras, ke gxi estas forigxo de vivanto kaj mortinto.
Amami insularo politike apartenas al gubernio Kagoshima (鹿児島県 [kagosxima ken]),
sed lingvo estas unu el dialektoj de Okinawa lingvo, aux apartenas al grupo de Okinawa-dialekto.
(Pri lingvo en Okinawa (沖縄), iuj diras, ke gxi estas unu lingvo, sed aliaj diras, ke gxi estas dialekto de japana lingvo.)


~~~~~~~
teksto


Cxu vi iras? Mia kara.
Cxu vi iras, forgesinte min? Mia kara.


'Mi iru, mi iru' tiel mi pensas, sed mi malfacile ekiras.
Mi malfacile ekiras.'


Patrino, patro,
Ne pensu aflikte, patrino kaj patro.
Mi preninte rizojn, legumenojn, mangxigas.
Mi mangxigas.


Mi estas nedormanta.
Dum tuta nokto mi estas nedormanta.
Pensante pri vi, mi ne povas endormi.
Mi ne povas endormi.


Pipanta birdo,
Pipanta birdo en fora maro de Staranta Dio.
Gxi nepre estas vivantospirito de mia kara.


=======
Staranta Dio
立神 [tacxigami]. En maro cxirkaux Amami kaj proksimaj lokoj, lauxdire, multe staras rokoj tiel vokataj.


Vivantospirito
生き魂 [ikimaburi]. En komuna japana lingvo, 生霊 [ikirjoo] aux [ikisudama]. Spirito, kiu vere estas animo de iu vivanto, sed agadas aparte de tiu, kiam tiu havas ian ardan senton.