秦野音頭 Hadano-ondo

【民謡】地元の民謡をちょと攻撃的にしてみた【初音ミク
Folklora Kanto : Mi Faris Folkloran Kanton de Mia Logxloko Iom Atakema : Hatsune Miku
2007/11/12

Kazami Len (風見レン, HadanoP (秦野P)) arangxis kanton 'Hadano-ondo' (秦野音頭).
Hadano-ondo sxajnas esti nove (sed antaux kelkdek jaroj?) komponita similiginte al folklora kanto,
por, eble, urbo Hadano (秦野市 [hadano sxi]) en gubernio Kanagawa (神奈川県 [kanagauxa ken]), k.a.
En tiu cxi pagxo vi povas auxskulti originalan kanton
klakinte supra, dekstra vorto '秦野音頭' per Windows Media Player.
Kazami Len estis nomita 'HadanoP' (秦野P) de tiu cxi muziko.


(aldono : 2010/06/23)
Lastatempe Kazami Len malaperigis cxiujn siajn videon. Mi bedauxras tion, cxar ties muziko estas unika kaj interesa. Mi ne konas kialon. Tiuj, kiuj rilatas kun Kazami Len, nove alsxutis kelkajn videojn faritajn kun tiu. Mi poste prezentos tiujn videojn en tiu cxi blogo.

~~~~~~~~~
teksto


Hadano sojasoja deigo-no micxi-de
Kasane-no sakazuki hue taiko


Monto estas Tanzawa. Gxi haltigas nordan venton.
Printempaj flavaj floroj, suda vento.
Aresa, en monto, cervino sxminkas sin.
Rivero el akvofalo estas spegulo.


Hadano sojasoja deigo-no micxi-de
Kasane-no sakazuki hue taiko


Ventetoj en monto.
Sur lago en valo, ondetoj sonoras kiel Biwa.
Aresa, diino Benten de Hadano
invitas onin per kanto en lago Shinsei.


Hadano sojasoja deigo-no micxi-de
Kasane-no sakazuki hue taiko


Hadano-ondo imagigas rugxan Taski.
Mi sopiras vilagxon de varmafonto, de floroj.
Aresa, Tsurumaki, luksa negxo.
Kiel negxero, sakuraj pedaloj dancfalas.


Hadano sojasoja deigo-no micxi-de
Kasane-no sakazuki hue taiko


Disfaligante sakurajn florojn sonorilo sonorigxas.
Gxi estas la sono, kiu rememorigas malnovajn aferojn.
Aresa, super monto Kooboo,
levigxas nebula luno de Avarokitesxvara-bodhisatvo.


Hadano sojasoja deigo-no micxi-de
Kasane-no sakazuki hue taiko


=======
Hadano sojasoja deigo-no micxi-de / Kasane-no sakazuki hue taiko
Tiuj frazoj ne tiom signifon havas. 'Deigo' (でいご) mi ne konas. 'Micxi-de' (道で) estas 'en la vojo'. 'Kasane-no' (重ねの) estas 'ripeta'. 'Sakazuki' (盃) estas 'pokalo' aux 'unu pokalo da sakeo'. 'Hue taiko' (笛太鼓) estas fluto kaj tamburo.


Tanzawa
Monto Tanzawa (丹沢山), aux Montaro Tanzawa (丹沢山脈). Ili situas en nordokcidenta parto de gubernio Kanagawa.


Aresa
Gxi ne havas signifon.


Biwa
琵琶 [biuxa]. Tradicia korda muzikilo. Oni ludas kun plektro.


diino Benten
弁天様 [benten sama]. Alinome, Benzaiten (弁才天). Diino Srasvati estas tiel vokata en budhismo. Unu el 7 dioj de felicxo. Kutime sxi tenas muzikilon Biwa.


lago Shinsei
震生湖 [sxinsei ko]. Gxi situas en urbo Hadano kaj urbeto Nakai (中井町 [nakai macxi]). Miku prononcas 'sinseiko', sed 'sxinseiko' estas gxusta prononco.


Tsurumaki
Varmofonto Tsurumaki (鶴巻温泉 [curumaki onsen]). Gxi situas en urbo Hadano.


Monto Kooboo
弘法山 [kooboo jama], Mount Kobo. Gxi situas en orienta parto de urbo Hadano. Legendo diras, ke fama bhiksxuo Kooboo (Kobo) -Daishi (弘法大師, Kuukai (Kukai, 空海), 774 - 835) ekzercis sin en tiu cxi monto.