飴買い幽霊の子守唄 Lulkanto de la fantomo, kiu acxetas dolcxajxon

VOCALOID昔話】 飴買い幽霊の子守唄
VOCALOID Malnova Rakonto : Lulkanto de la fantomo, kiu acxetas dolcxajxon
2008/06/29

KefirP (ケフィアP [kehuxia pii]) faris.
Bildojn pentris Chiffon.
Malnova rakonto en Japanio.
La lulkanto kantita en tiu cxi estas tre konata.
Laux Vikipedio, tiu cxi rakonto estas sama kun la rakonto,
kiu aperas en 'Yi Jian Zhi' (夷堅志), kompilita de HONG Mai (洪邁, 1123-1202) en Cxinio,
cxirkaux en 1198.
Pro tio, iuj studistoj pensas, ke tiu cxi rakonto venis de tiu cxi libro,
kaj vastigxis en multaj regionoj de Japanio.


Rakontado : Kagamine Rin (鏡音リン)
Ino (Fantomo) : Hatsune Miku (初音ミク)
Vendisto de dolcxajxo : Kagamine Len (鏡音レン)
Bebo : Kagamine Rin (鏡音リン)


~~~~~~~
teksto


Mi ne konas, ke tia afero okazis aux ne. Sed vi devas auxdi pensante, ke gxi vere okazis.


Antaux longa tempo, ie ekzistis unu vendejo de viskoza dolcxajxo.
En iu nokto, iu frapis la pordon de vendejo.
Ton ton, ton ton.
VENDISTO : En tia malfrua nokto, kiu venis?
INO : Dolcxajxon, bonvolu vendi viskozan dolcxajxon.
Vendisto malfermis la pordon. Do, la ino kun pala vizagxo kaj longa hararo, sxancele.
I : Bonvolu vendi unu Mon da viskoza dolcxajxo.
V : J, jes. Momenton, mi nun pakas. Nu, dankon.
I : Koran dankon.
Post iom da tempo...
I : Nen nen kororijo, okororijo...
Kanto auxdigxis.
V : Vocxo de tiu ino. Bela, sed iel malgxoja vocxo.
Post tio, la ino cxiunokte venis acxeti viskozan dolcxajxon.
Ton ton.
I : Bonvolu vendi unu Mon da viskoza dolcxajxo.
V : Nu, dankon.
I : Koran dankon.
Ton ton.
I : Bonvolu vendi unu Mon da viskoza dolcxajxo.
V : Nu, dankon.
I : Koran dankon.
V : Stranga ino. Sxi venas nur en profunda nokto. Cxu sxi havas iel specialan kialon?
Ton ton.
I : Bonvolu vendi unu Mon da viskoza dolcxajxo.
V : Nu, dankon. Atentu. Vojo estas malluma.
I : Koran dankon.
Ton ton.
I : Bonvolu vendi unu Mon da viskoza dolcxajxo.
V : Nu, dankon. Cxiunokte, tio lacigas vin, cxu ne?
I : Koran dankon.
Ton ton.
I : Bonvolu vendi unu Mon da viskoza dolcxajxo.
V : Nu, dankon. Se io cxagrenigas vin, bonvole diru al mi.
I : Koran dankon.
Kaj, en la 7a nokto.
V : En tiu cxi nokto, sxi ne venis.
La vendisto ne povis dormi dum iom da tempo, cxar la ino pendis en lia koro.
V : La lulkanto tiel longe ne cxesigxas. Kaj, la vocxo estas pli malgxoja ol la kutimaj.
La stato ne simila al la kutimaj timis la vendiston. Li ekkuris al la direkto, de kiu la lulkanto auxdigxas.
Tattatta. Tattatta.
V : Tiu cxi lulkanto estas stranga. De kie gxi auxdigxas?
Tattatta. Tattatta.
V : Mi ne konas, cxu mi iras proksimen aux malproksimen.
La vendisto haltis kaj atente auxdis.
V : Malbrue, sed krio de bebo auxdigxas. De la templo.
Tattatta. Tattatta. Tattatta.
Cxirkaux kiam li atingis la templon, lulkanto jam ne auxdigxis.
V : Tamen, krio de bebo ne malaperas. Cxu, cxu gxi venas de interno de tiu tombo?
Vendisto vokis bonzon de la templo, kaj revenis kun li. Ili fosis tombon. Jen, tie la kadavro de tiu ino estis. Mirinde, gxi estis tute ne difektita. Sxi estis firme brakumanta kriantan bebon.
V : Por tiu cxi infaneto, sxi venadis acxeti dolcxajxon.
La bonzo rakontis al la vendisto, ke sxi graveda estis mortinta antaux la templo, kaj la bonzo funebris sxin enteriginte kun sxi ses Mon.
V : Sxi ne povis acxeti dolcxajxon eluzinte ses Mon, kaj ne povis dormigi malsatan infaneton. Mi kompatias vian cxagrenon. Tiun cxi infaneton mi kreskigos. Jam ne estas problemo.
Kiam la vendisto diris tiel, kaj etendis manojn al sxi, sxiaj brakoj malfirmigxis, kaj la bebo venis sur la brakoj de la vendisto.
V : Ne kriu. Nu, mi kantu tiun kanton.


(kanto)
Nen nen kororijo okororijo
Vi, knabo, estas bona infano. Dormu.


La fantomo, kiu kreskigas infaneton,
La fantomo, kiu acxetas dolcxajxon,
La dolcxajxo, kiu kreskigas infaneton,
Fantomdolcxajxo.


Malnova rakonto, kiu estas vokata en diversaj titoloj, kaj estas heredita en diversaj regionoj.
"Fantomo acxetas mangxajxojn por kreskigi infaneton en tombo."
Krom tiu elemento, multaj diferencoj estas laux cirkonstancoj kiel rakontantoj, regionoj kaj epokoj.


(kanto)
Nen nen kien vartistino iris?
Trans tiu monto sxi iris vilagxon.


Ankaxu tiu cxi lulkanto estas kantata diverse en diversaj regionoj. Iu opinias, ke derivaj kantoj de gxi estas proksimume 3000.


(kanto)
Kion vi ricevis kiel donaco de vilagxo?
Denden-tambureto kaj fluto de Shoo.


Kian rakonton vi konas?
Kian kanton vi kantas?


(kanto)
Balancpupo kaj muzikilpseuxdajxo.
Balancpupo kaj muzikilpseuxdajxo.


Mi ne konas, ke tia afero okazis aux ne. Sed vi devas auxdi pensante, ke gxi vere okazis.


Fino


======
Mon
文. Unuo de mono.


Denden-tambureto
でんでん太鼓 [dendendaiko]. Ludilo de eta infano.


fluto de Shoo
笙の笛 [sxoonohue]. 笙 [sxoo] estas blovmuzikilo, kiu estas farita de kelkaj tuboj. Kutime oni ludas gxin en Gagaku (雅楽).