竹田の子守唄雪歌ユフカバー Lulkanto de Takeda kovrita de Sekka Yufu

【全部UTAU】 竹田の子守唄 カバー【全部雪歌ユフ】
Tute UTAU : Lulkanto de Takeda : Tute Sekka Yufu
2009/10/25

Iu kovris Lulkanto-n de Takeda per koruso de Sekka Yufu de UTAU.
Laux Vikipedio, tiu cxi kanto estis heredita
en kelkaj diskriminaciataj kvartaloj en Kyoto kaj Osaka.
Poste en iu teatrajxo, kiu temas pri diskriminacio,
originalo de cxi tiu kanto estis arangxite kantita.
Tiu cxi arangxo vastigxis inter Folk-kantistoj.
En 1969, iu Folk-muzika grupo ludis tiun cxi kanton,
kaj gxi estis vaste konata.
Laux kelkaj retejoj, inoj de tiuj kvartaloj ne povis longe labori en normalaj laborejoj,
ekzemple, fabriko ktp, pro turmentado de diskriminacio.
Tial ili neeviteble laboris kiel vartistino,
kiuj estas kutime knabinoj en malricxaj familioj.


~~~~~~
teksto


Vartistino malsxatas sezonon post Bon.
Cxar negxetas, infano ploras.
Kio estas gxoja, ecx se venas Bon.
Mi ne havas Katabira, nek zonon.
Tiu cxi infano ege ploras, turmentas vartistinon.
Vartistino malfortigxas en fino de unu tago.
Mi volas frue iri trans tiu cxi Zaisho.
Tie vidigxas domo de miaj gepatroj.


Bon
盆. Festo, en kiu oni ricevas kaj regalas revenintajn spiritojn de prapatroj. Antauxe gxi estis festita en 15a de julio lunkalendare, sed nun kutime cxirkaux en 15a de auxgusto laux Glegoria kalendaro. En mia logxloko, mezo de Kanto-regiono, de 13a gxi 15a de auxgusto.


Katabira
帷子. Vesto, farita de kanabo kaj sen subsxtofo.


Zaisho
在所. Kutime gxi signifas la lokon, en kiu homoj logxas. Krome, kamparo ktp. Tamen, en tiu cxi okazo, lauxdire gxi signifas diskriminaciatan kvartalon.

Kovro de Kaai Yuki