Kio estas VOCALOID (18) HIYAMA KIYOTERU

HIYAMA Kiyoteru (氷山キヨテル) [hijama kijoteru] estas unu el japanlingvaj VOCALOID, kiuj estas vendataj de AH-Software. Voĉo estas vira. Proponinto de voĉo ne estas publikigita, sed AH-Software diras, ke la proponinto estas kantisto, kiu longe rilatadis al kreado de VOCALOID.
Oficiala paĝo
En la supra paĝo, vi povas vidi fikciulon de Kiyoteru kaj aŭdi ties voĉon klakante la bluan butonon '歌声を聴いてみる'.


Prononcado de Kiyoteru estas, laŭ mia impreso, tia, kia tiu kantas per buŝo iom tro grande kaj malstreĉite malfermita.


Notinda estas ties fikciulo. Kiyoteru havas titolon 'VOCALO-Instruisto' (ボカロ先生 [bokarosensei]). Laŭ profilo en la oficiala paĝo, li estas 'ĉiam kun rido, afabla', li lertas pri matematiko, 'en ferioj li agadas kiel Icemountain Teru de rokgrupo'. 'Icemountain' estas traduko de 'Hiyama' (氷 estas glacio. 山 estas monto.) Li instruas en la klaso de VOCALOID Kaai Yuki. Krom li kaj Yuki, ne estas VOCALOID, al kiuj kreinto mem donis tiajn karakterojn.


Pinglo sur kravato havas formon de Silent Bass 'SLB100' de YAMAHA.


Kiyoteru ekvendiĝis en la 4a de decembro, 2009, kun SF-A2 Produktkodo miki (開発コードmiki) kaj Kaai Yuki. Post ekvendiĝo, kelkaj videoj de Kiyoteru tuj aperis en Nico Nico Douga (ニコニコ動画) same kiel miki. Jen estas ekzemploj.


氷山キヨテルにオリジナル曲「jewelfish」を歌ってもらった
Hiyama Kiyoteru bonvolis kanti mian originalan kanton 'jewelfish' laŭ mia peto.
fare de Re:nG, bildo de Miyako (都), 2009/12/04


氷山キヨテル】「皮膚の下にある嘘の無いもの」【オリジナル】
Hiyama Kiyoteru : 'Tio, Kio sen Mensogo, sub Haŭto' : La Originala
KyashanP (きゃしゃんP), bildo de Urahanabi (裏花火), 2009/12/07