Change me

MEIKO生誕祭2009】Change me / shu-t【オリジナル】
MEIKO naskiĝfesto 2009 : Change me / shu-t : La Originala
2009/11/05

shu-t verkis kaj komponis.
BrotherP (ブラザーP) faris PV kun kelkaj bildoj el PIAPRO kaj pixiv.
MEIKO kantas.
shu-t alŝutis tiun ĉi al Nico Nico Douga (ニコニコ動画) por festi naskiĝtagon de MEIKO.


~~~~~~~
teksto : shu-t


Forta povo puŝas mian dorson.
Pejzaĝo ĉirkaŭiras ĉirkaŭ mi.
Mi ne povas kompreni, kia estas ĉio.
Kial...?


Ne povinte bone klarigi, mi estas soleca.
Mi vidas ĉirkaŭirantajn homojn,
kiuj pasas preter mi.
Helpu min iu ajn.
Mi petas...


Mi ne povas bone klarigi,
sed mia cerbumado ĉesiĝis.
Freeze......


Mi estas sola en la loko nekonata.
Do, bone.
Mi funkciigu mian senton iom post iom.
Mi kredas, ke mi vidos ion.


En mia vivo
unuafoje mi iras al tiu ĉi tereno.
Mi ne timu, vidu antaŭen.
Nu, mi ekpaŝu.


Kiu manipulas?
Mian koron manipulanta
maŝinema, malvarma koro
iom post iom malaperadas...


Sinturnantaj homoj fluis,
kaj la mondo antaŭ mi ŝanĝiĝis.


Mi deziris ŝanĝiĝi elkore.
Je tiu ĉi momento,
jen, mi donas al vi mian manon.

Another Change (MEIKO)
Another Change (Miku)