天の川 Ĉielrivero

天の川 初音ミク オリジナル
Ĉielrivero Hatsune Miku-Originala Kanto
2009/01/26

Hodiaŭ, la 7a de julio, estas Tanabata (七夕).
Mi prezentu la kanton temantan tion.
AVTechNO verkis kaj komponis.
HATSUNE Miku (初音ミク) kantas.
Ĉielrivero signifas 'Laktan Vojon'.


En Tanabata, oni starigas bambuon kaj ornamas ĝin per diverskoloraj paperaĵoj. Oni skribas sian esperon sur paperon kaj pendigas ĝin de bambua branĉo.
Tanabata venis de Ĉinio. Pri ĝi, estas rakontata la jena ĉina legendo.
Iu filino de Ĉiela Imperiestro (天帝) estis lerta pri teksado. En Japanio, ŝi estas vokata 'Orihime' (織姫). Dume, estis iu diligenta viro, kiu nutras vovojn, estas vokata 'Hikoboshi' (彦星 [hikoboŝi]) en Japanio. Ili interamiĝis, kaj Imperiestro permesis ilin geedziĝi. Tamen post tio ili fariĝis maldiligentaj pri siaj laboroj. Tio kolerigis Imperiestron kaj li dividis ilin per granda rivero, nome, Ĉielrivero=Lakta Vojo. Sed li permesis ilin renkontiĝi nur en la 7a de julio. En tiu tago, pigoj flugas sur la rivero kiel ponto helpante ilin renkontiĝi. Sed se pluvas, la rivero inundas kaj ili ne povas renkontiĝi.
Orihime estas Vega, α de konstelacio Liro. Hikoboshi estas Altair, α de konstelacio Aglo.
Tiu ĉi rakonto havas kelkajn versiojn. En iu versio, Hikoboshi loĝas sur tero. Orihime venis teren, kaj ili geedziĝis. Sed poste Orihime revenis al ĉielo. Hikoboshi iris ĉielen sopirante Orihime, ktp. Aŭ iu rakontas, ke ili havas gefilojn.
Originale Tanabata estas la 7a de julio laŭ lunsuna kalendaro (Ĉi-jare la 16a de aŭgusto). Sed en Japanio, post enkonduko de suna kalendaro en 19a jarcento, oni ekfestis Tanabata laŭ ĝi. En kelkaj regionoj oni festas Tanabata en la 7a de aŭgusto.


En la kanto de AVTechNO, aperas la parto, en kiu de dekstro kaj de maldekstro, propre aliaj 2 lirikoj aŭdiĝas. Laŭ la klarigo en 初音ミクwiki, tio esprimas voĉojn de Orihime kaj Hikoboshi.


~~~~~~~~~
teksto : AVTechNO


Ankaŭ nun mi forte sopiras vin.
Preĝante nian revidon, mi turnas vizaĝon supren, vidas ĉielon.


Ni estu apud la lumo, kiu lumas niajn flirtantajn amojn.
Por tio, ni fluigu tutan nebulaĵon per Ĉielrivero.


Mi kredas, ke ni nepre revidos, por eterne.
Mia koro kaj via koro, ligiĝinte, kuniĝinte,


estu revo de geknaboj tra tuta mondo,
estu brilanta stelo...


Kiam fluanta nebulaĵo malaperas,
mi ĉiam povas rigardi vin.
Mia koro al vi estas tiom rekta,
kiom vi estas ĉiam en mia koro.



(maldekstra voĉo)
~~~~~
La mondo, kie vi ne estas, iel ne kontentigas min.
Mi nenion povas koncentrite fari. Nur tempo pasas.
Lastatempe, somera ĉielarko estas maldensa.
Mi sopire rememoras la ĉielarkon, kiun ni kune vidis.
Estas multaj aferoj, kiujn mi deziras rakonti al vi.
Kaj, mi deziras aŭdi vian rakonton.
Ĉu vi pensas same kiel mi?


Malgraŭ ĉi tia disiĝo,
mia koro estas tute sama, kiel tia, kia en nia unua intervido.
~~~~~


(dekstra voĉo)
~~~~~
Rare vidataj ombroj de luno kaj steloj
similas al via vizaĝo.
Mi miskomprenas, ke tiu estas vi, jes, miskompreno,
sed mi rigardas tiun.
Kial...?
Ĉiutage mi sopiras la vintran ĉielarkon,
kiun laste ni kune vidis.
Sed en mia mondo
oni ne povas vidi ĉielarkon...
Anstataŭ tio, puraj pupiloj de afablulo estas brilantaj,
same kiel la viaj...
~~~~~


Ankaŭ nun mi forte sopiras vin.
Preĝante nian revidon, mi rigardas stelojn.


Mi kredas, ke ni nepre revidos, por eterne.
Mia koro kaj via koro, ligiĝinte, kuniĝinte,


estu revo de geknaboj tra tuta mondo,
estu brilanta stelo...


Kiam fluanta nebulaĵo malaperas,
mi ĉiam povas rigardi vin.
Mia koro al vi estas tiom rekta,
kiom vi estas ĉiam en mia koro.

Momonga Mikso