Novaj VOCALOID --- Tonio, Lily, VY1

Lastatempe aperis kelkaj novaj VOCALOID. Mi skribu pri ili.


Tonio
Zero-G ekvendis novan virvoĉan VOCALOID en la 14a de julio, 2010. Ĝi nomiĝas 'Tonio'. Ĝia voĉo estas tiu de klasikmuzika kantisto. En la jena oficiala paĝo, vi povas aŭskulti demo-kantadojn. Ne nur la solaj, sed ankaŭ dueto kun PRIMA estas. Ĉiuj estas klasikmuzikoj.
Oficiala paĝo de Tonio
Al YouTube, iu alŝutis kovron de la kanto de Lady Gaga.
【Tonio】Paparazzi【VOCALOID
fare de matt9five, 2010/07/17


Lily
INTERNET (インターネット), kiu faris kaj vendas Gackpoid (がくっぽいど) kaj Megpoid (メグッポイド), publikigis virinvoĉan novan VOCALOID 'Lily'. Ne estas klare, ĉu INTERNET mem faris tiun ĉi VOCALOID.
Voĉo estas prenita de kantisto 'yuri' de muzikgrupo 'm.o.v.e'. La figuro estas desegnita de KEI, kiu desegnis ankaŭ HATSUNE Miku (初音ミク) kaj aliajn 'Character Vocal Series' de Crypton Future Media.
Oficiala paĝo de Lily
Administranto de Nico Nico Douga (ニコニコ動画) alŝutis demo-kantadon permesite de INTERNET.
VOCALOID2 Lilyのデモをもらったのでアップしてみた
2010/07/12

Tiu ĉi ekvendiĝos en la 25a de aŭgusto.


VY1
YAMAHA, kreinto de VOCALOID-sistemo, publikigis novan VOCALOID. Ina voĉo.
Oficiala paĝo de VY1
Nun oni povas aŭskulti ties demo-kantadojn. Krom tio, nun nenio klaras.
New Vocaloid VY1 Sample Song "Polyrhythm"
verkita kaj komponita de NAKATA Yasutaka (中田ヤスタカ), 2010/08/03

Tiun ĉi originale kantis Perfume.