か る ま K a r m o

がくっぽいど】か る ま【おりじなるきょく】
Gackpoid : K a r m o : Originala Kanto
2009/12/24

KagomeP (かごめP) verkis kaj komponis.
Mikanbako (みかんばこ) desegnis bildon.
KagomeP uzis nur 'Vita de Music Maker' kaj Gackpoid (がくっぽいど), ne verajn muzikilojn.
La masko en la bildo estas 'Hyottoko' (ひょっとこ [hjottoko]).
Ĝenerale oni uzas ĝin por danco kun komika impreso.
En kelkaj regionoj oni pensas, ke ĝi estas dio de fajro.


~~~~~~~
か る ま [karuma], K a r m o
verkita de KagomeP (かごめP)


Surfaca rezulto. Surfaca formiĝo.
La vortoj parolataj ne sufiĉe komprenate.


Vero estas kvazaŭ polvo.
Oni traktas ĝin kiel makulon, ne lernas.


Malantaŭ ridvizaĝo,
malantaŭ ĝojo,


vidiĝas malico, kiun oni timas kaj retiriĝas.


Malantaŭ larmoj,
malantaŭ koleroj,


ricevante korojn ne komprenitajn.


Sub la maskoj
ili havas malbelajn demonajn korojn.


Ili estas demonidoj,
daŭre naskitaj sub la nomo de justo senrespondeca.


Senkomprene alĵetitaj ŝtonoj.
Oni ne konas la kialon de demonaj naskoj.


La geknaboj maskitaj de demonaj maskoj
silente larmas pro falsa ĝusteco.
La geknaboj maskitaj de demonaj maskoj
brakumante siajn korojn makulatajn de falsa afablo,
sola larmas.


Ili kaŝis siajn bruligatajn korojn per maskoj,
eltenis ŝtonojn alĵetitajn.


Ili estas maskita de demona masko,
silente larmoas pro falsa ĝusteco.
Ili estas maslkita de demona masko.
Iliaj koroj estas makulitaj de falsa afablo.


La geknaboj maskitaj de demonaj maskoj
kriadas veran ĝustecon.
La geknaboj maskitaj de demonaj maskoj
estas izolita, volas plori, deziras esti afable brakumitaj,


deziras esti savitaj.