DEFOKO aŭ UTANE UTA

Defoko (デフォ子 [dehŭoko]) estas 'default', anticipe preparita voĉo de UTAU. Kiam oni elŝutas UTAU, la voĉo kune elŝutiĝas. Jen aûdiĝas ties voĉo.
デフォ子の唄 La Kanto de Defoko
fare de Ameya (飴屋), 2009/08/20


Tiu voĉo estas 'Aques Talk', farita kaj vendata de AQUEST Corp. (株式会社アクエスト).
Oficiala retejo de Aques Talk
Laŭ la supra retejo, nur Windows-versio ŝajnas esti senpage publikigita. Pro tio Ameya, kreinto de UTAU, utiligis ĝin. Ekde iam aŭskultantoj de UTAU ekis voki tiun voĉon 'Defoko'. 'Defo' estas 'default'. 'Ko' estas ia sufikso, uzata por ina nomo. Ameya mem nomis ŝin 'UTANE Uta' (唄音ウタ). 'Uta' estas kanto. 'Ne' estas sono. Oni pensas, ke Utane Uta estas vera nomo, dum Defoko estas karesnomo.
Oficiala retejo de Utane Uta


Mi jam prezentis kelkajn precipe popularajn filmetojn de Defoko.


けんか別れ Disiĝo pro Kverelo
2008/05/13

Esperantigita teksto


石碑 Ŝtonmonumento
fare de inaphon, 2009/07/12

Esperantigita teksto


デフォ子の部屋 La Ĉambro de Defoko
fare de inaphon, 2009/09/10

Esperantigita teksto


Kiel vi vidas en la supraj, Defoko havas knabinan figuron. Ĝi estas farita de favorulo.


Laŭ Nico Nico Pedia (ニコニコ大百科), ŝi estas roboto, trankvilema kaj afabla, sed iomete sadisma. Ŝi, MOMONE Momo (桃音モモ) kaj KASANE Teto (重音テト) estas vokata 'Knabintriopo de UTAU' (UTAU三人娘 [utau sanninmusume], ĉar ili estas la plej frue aperintaj voĉoj.