MOMONE MOMO

MOMONE Momo (桃音モモ) estas unu el voĉoj kaj fikciuloj de UTAU. Ina voĉo.
Unu ekzemplo alŝutita al Nico Nico Douga (ニコニコ動画).
ジニア Zinnia
fare de inaphon, 2009/08/06

Esperantigita teksto


El wiki-retejo de Momo, vi povas elŝuti la voĉon.


La voĉo estis prenita de senpaga voĉa materialo 'Momone Voice Archive'. Tiun voĉon disdonas FUJIMOTO Momoko (藤本萌々子 [huĝimoto momoko]). Mi ne konas, kiu unue utiligis ĝin por UTAU. En Nico Nico Douga, la plej malnova filmeto de Momo estas la jena.
1/6の夢旅人をUTAUで歌わせた
fare de InuhebiP (いぬへびP), 2008/05/25

Tial, almenaŭ en majo 2008 jam Momo estis preparita kiel UTAU. En la supra filmeto kantas ankaŭ Defoko (デフォ子) kaj KASANE Teto (重音テト). Ili estas vokata 'Knabintriopo de UTAU' (UTAU三人娘 [utausanninmusume]). Ili estas la plej malnovaj voĉoj de UTAU.


Ameya (飴屋), kreinto de UTAU, faris novan version 'Sonelementoj de UTAU-kontinusono' (UTAU連続音音源 [utaurenzokuon'ongen]) kun helpo de Fujimoto Momoko. La unua 'kontiusono' estis tiu de Momo. Pri tio, legu la artikolon de UTAU.


Laŭ Nico Nico Pedia (ニコニコ大百科), Momo estas la roboto por varti infanon kaj helpi mastrumadon. Ŝi ŝatas dolĉaĵon kaj sukero estas ŝia energio. Ŝi estas malurĝema, malŝatas blaton, povas demeti sian kapon kiel Norimaki Arare (則巻アラレ), ĉefrolulina roboto de bildstrio 'Dr. Slump' (Dr.スランプ), kaj interparoli kun maŝinoj en domo.


Fikuciula kreinto de Momo estas nomita 'Profesoro Momose' (百瀬教授 [momose kjooĝu]). Lia figuro estis farita per MMD de TsuburayaP (ツブラヤP).
【桃音モモ誕生祭】百瀬ロボット研究所【MikuMikuDance
fare de TsuburayaP (ツブラヤP), 2010/05/20