Kio estas VOCALOID (23) VY1

VY1 estas japanlingva VOCALOID-produktaĵo kreita de YAMAHA mem. Voĉo estas ina.
Oficiala retejo
La retejo por aĉeti
En la supraj retejoj vi povas aŭskulti demo-kantadojn.
Ĝi estas vendata de BPLATS (ビープラッツ) ekde la 1a de novembro, 2010. VY1 estas vendata nur koresponde.


Kiel vi vidas en la retejo por aĉeti, sur la kesto de VY1 nur japaneska ventumilo estas desegnita. Neniu fikciulo kiel aliaj VOCALOID ekzistas. Laŭ oficiala retejo, kreintoj vokis tiun ĉi VOCALOID 'MIZKI'. Ĝi estas prenita de floro bentamidio (ハナミズキ [hanamizki]).


VY1 estas la 1a VOCALOID-produktaĵo kreita de nur YAMAHA. Antaŭ tio, YAMAHA ĉiam kreis kun aliaj kompanioj. Proponinto de voĉo ne estas publikigita. En la artikolo de ITmedia News, ŝarĝitoj de YAMAHA diras, ke ili emfazis, ke VOCALOID estas muzikilo, kaj celas ke tiu, kiu malŝatas kantistan impreson, utiligu ĝin. Krome, ili esperas, ke amatoraj pentristoj libere desegnu fikciulojn. Fakte en pixiv, multaj bildoj jam estas alŝutitaj. Ili estas ĉefe junulinoj, kiuj vestas sin per japaneskaj tradiciemaj vestoj.


Nun iom post iom filmetoj de VX1 estas alŝutataj al Nico Nico Douga (ニコニコ動画). Jen estas ekzemploj.


【VY1】パラジクロロベンゼン - VY1 SOFT MIX -【アレンジ】
Paradichlorobenzene, fare de OwataP (オワタP : muziko), agatha (縣 : bildo), Mie-no-hito (三重の人 : PV), 2010/09/01


なんて淫らなシーケンサーだ/VY1 fullver.
Kiel Malĉasta Sekvencilo, fare de GojimajiP (ゴジマジP, aŭ LamāzuP (ラマーズP)), 2010/09/02