from Y to Y

初音ミクオリジナル曲 「from Y to Y」
Hatsune Miku Originala Kanto 'from Y to Y'
2009/03/24

OneRoom (JimmysamP (ジミーサムP)) verkis kaj komponis.
HATSUNE Miku (初音ミク) kantas. Koruse MEGURINE Luka (巡音ルカ) kantas.
Laŭ la blogo de OneRoom, SOUNDSCAPE, tiuj ĉi du Y-j estas inicialoj de 'mi' kaj 'vi', do, sia sperto...
Multaj amatoraj kantistoj defiis tiun ĉi kanton. Mi prezentu kelkajn el ili poste.


~~~~~~~
from Y to Y
verkita de OneRoom (JimmysamP (ジミーサムP))


Vi ekpaŝis turninte vian dorson al mi,
neniun vorton interŝanĝinte.
Mi, en ŝancelata koro, kriis kiel infano,
"Ne iru, ne iru, hej..."


Mi ekpaŝis turninte mian dorson al vi.
Mi devas ekiri antaŭ ol mi falas larmojn.
Mi false diris "Mi malŝatas tro da feliĉo".
Kun afekta forteco mi forigis idealan estontecon.
Ne reakirebla espero.


La malvasta ĉambro apartamenta, kiun mi sentas iom tro vasta.
Ĝi ŝajnas vastigi fendon en mia koro.
Tiel mallongan unu minuton, unu sekundon,
kiun mi sentas iom tro longa,

mi volas pasigi kun vi...


Ĉu tiu ĉi mondo ne permesas min eĉ esperi?
Êc unu mensogo
naskas viajn larmojn.
Mi faris ne kalkureblajn kulpojn,
ke mi tuŝis vian manon,
ke mi volis vivi humile apud vi.


Kiam oni prenas unu nunon, ĉiam oni forigas unu pasintecon.
Memoro kaj tempo estas tiel limigitaj.
Mi nur ekzistis tie iom.
Tia mi supozeble malaperos de via memoro.


Ĉu mi neniam povas reveni?
Ĉu tiu ĉi loko estas komenco? Fino?


La nokto ankoraŭ ne finiĝas, dum mi dormas sur vasta lito.
Mi sola ankaŭ hodiaŭ sonĝas,
ke mi reiras inter memoroj pri vi.
Mi faris ne kalkureblajn kulpojn,
ke mi tuŝis vian manon,
ke mi volis humile vivi apud vi.


Ĉar mi pentoferas per mia doloro de izoleco,
permesu min resti en via memoro.


Estos bone, se ni revidos kun samaj koroj.
Kaj ni prenu niajn manojn reciproke.
Ĝis tiam,
"Ĝis revido".

Tolie kantas
Kuripurin kantas
clear kantas
Mitani Nana kantas
KAITO kaj MEIKO kantas