ハイセンスナンセンス HighsenseNonsense

初音ミク】ハイセンスナンセンス【オリジナル曲】
Hatsune Miku : HighsenseNonsense : Originala Kanto
2009/04/19

MOL. (盛るP [morupii]) verkis, komponis kaj faris PV.
HATSUNE Miku (初音ミク) kantas.
Rare inter tiaj avangardaj muzikoj, tiu ĉi kaptis popularecon en Nico Nico Douga (ニコニコ動画).
La junulino en la filmeto, kiu havas nigran hararon kaj hararformon kiel Miku, poste estis nomita 'Ogorine Miku' (傲音みく).
Lastatempe, MOL. raportis en sia blogo, ke iu verkis komikson de Ogorine Miku kaj Hatsune Miku kaj publikigis en pixiv. Pri tio, vidu artikolon de la 24a de junio, 2010 (2010年06月24日).


~~~~~~~
ハイセンスナンセンス HighsenseNonsense
verkita de MOL.


"Hai."


Tatatotetetotatotuĉinuketaa!
Kemekosoranuratonunikeŝitaa!
Anoaŝiatoamonarakuŝitaa!
Kinoonohirumeŝinanitabetaa!


Ĉu io venas de la rompiĝinta ŝlosiltruo ĉi-foje, kie jam elĉelpiĝis vento kaj sono kaj stoko,
kiu estas pli malproksime ol la steloj, kie ekzistas la novaj nombroj ankoraŭ ne manĝitaj!?


Tiu pene estas eliranta, sed la duobla ŝtuparo, kiu estas malantaŭ la fiŝo antaŭ tiu,
fendiĝis kaj aperas frenezemaj krepuskiĝoj de sunsubira tempo surprizinde multaj.


Homa vera plejbona malesperiĝa de Dantian akvoranda perfortemula
parallel ruby beam senlinia WLAN! Per Photoshop RIBA RIBA☆


Se heliĝus pli ol Carmen-nudelo, laboranto, kiu ridas transirante trans stranga psika stato,
pli malproksima dekdu mil kilometrojn ol mia patrino irinta al Parizo.


(゚∞゚)……
'Mi trovis!'
Σ(゚∞゚)!?


Ĉu vi havas revon?
Ĉu vi havas ŝipon?
Ĉu vi havas krabon?
Se ne, donu al mi unu.


Ĉu monon vi depruntas?
Ĉu vi foriras?
Ĉu denove ni povas renkontiĝi?
Se ne, nun Bye Bye.


Eĉ se mi pensas, ke ni renkontiĝos iam,
tio estas malklara se mi ne entjerfaktorigas.
Povas esti, ke mi kaj vi kune aperos en socia raporto de ĵurnalo.
"Hai."


"Hai."

======
Hai
'ハイ' [hai]. Ĝi estas japana vorto, signifas 'jes', aŭ estas simpla respondo uzata kiam oni ricevis iun parolon, aŭ estas uzata por fari ritmon. Laŭ kunteksto ĝi diversajn signifojn havas.


Kinoonohirumeŝinanitabetaa!
きのうのひるめしなにたべたァ!. Tiu ĉi frazo signifas 'Hieraŭ kion vi tagmanĝis?' Aliaj pli supraj 3 frazoj nenion signifas.


Dantian
丹田, japane [tanden]. Partoj de korpo, al kiuj oni kolektas 'ĉi' (氣, japane 気 [ki]), en taoismo, por fariĝi Xian (仙), tiu, kiu akiris enernan vivon kaj supernaturan kapablon. En japanio, 丹田 [tanden] kutime signifas la parton sub umbiliko. En batalartoj kaj aliaj artoj, aŭ de tempo al tempo zen-budhismo, oni gravigas tiun parton, kien oni kolektas sian konscion.
Tamen en tiu ĉi kanto, tiu vorto verŝajne ne havas gravan signifon.


RIBA RIBA
Mi ne konas, kio ĝi estas. Eble ĝi ne havas signifon.

Originalo kaj esperantigita liriko
PV de Nagahoso-Miku
PV de Gundam-Miku
PV de Manĝado
Remikso de Ohnuma
Remikso de MAYURA