UTAU

UTAU estas senpaga muzika softvaro, per kiu oni faras kantadon same kiel VOCALOID. Sed manipulrimedo estas malsama. Nun oni povas fari kantadan vocxon nur en japana lingvo.
Oni povas elsxuti gxin el oficiala retejo. Sed bedauxrinde oni povas uzu gxin nur en Windows.


UTAU estas la sistemo, per kiu oni kunigas elementojn de wav file. Oni devas elsxuti apartajn datumojn de wav file el apartaj retejoj, ekzemple, Kasane Teto ktp. Tamen oni povas elsxuti dekomence donitajn vocxojn de Aques Talk. Gxi estas nomata Defoko (デフォ子, ino de default. 'ko' estas sufikso de nomo, kiu montras inecon.
En la jena video vi povas vidi, kiel oni manipulas UTAU-on. Vocxo estas Defoko.
人力ボーカロイド支援ツールらしきものを作ってみた その1 導入編
fare de Ameya / Ayame (飴屋/菖蒲), 2008/03/06


UTAU estis kreita de Ameya / Ayame (飴屋/菖蒲, unu homo). Tiu publikigis gxin en marto, 2008.


Post apero de Hatsune Miku, tio ekscitis ankaux favorulojn de THE IDOLM@STER. Kelkaj homoj faris kantadon el kantoj de IDOLM@STER. Tiuj elprenis vocxojn de kantoj, kunigis ilin. Tio cxi nomigxas 'Homforta VOCALOID' (人力VOCALOID [gxinrikibookaroido]). Jen estas ekzemplo.
【人力Vocaloid】千早ロイド「ココロ」
Chihayaloid 'KOKORO', fare de NibanP (2番P), 2009/07/02, originale verkita kaj komponita de Toraboruta

NibanP faris tiun cxi kantadon el kantadoj de Kisaragi Chihaya (如月千早, kiun rolas Imai Asami (今井麻美). Kompreneble originalaj kantadoj estas la sxiaj). Jen estas ekzemplo de originala kantado.
アイドルマスター 蒼い鳥 M@STER VERSION 如月千早(再うP)
Blua Birdo, Kisaragi Chihaya, 2007/09/05


Unue, UTAU estis kreita kiel helpilo por 'Homforta VOCALOID'. Tamen oni preskaux ne utiligas UTAU-on por tio, sed por originalaj kantoj kaj kovroj per aliaj vocxoj.


Nun kelkdek vocxoj estas publikitaj kaj uzataj. Multaj de ili estas nomitaj kiel homo, kaj donitaj figuroj same kiel VOCALOID. Same kiel VOCALOID-oj, tiuj fikciuloj agadas en videoj kiel homoj. Oni ofte aldonas ilin apartajn karakterojn. Ankaux uzantoj de UTAU estas nomataj de spektantoj '~~P'.


En la 1a de auxgusto, 2009, estas publikita nova versio de UTAU. Tiu nova versio uzas wav file-ojn, kiuj aparte konsistas el 2 prononcoj. Pro tio kantado farigxis pli glata. Por tio oni denove faris wav file-ojn. Tiuj novaj vocxoj nomigxas 'Sonelementoj de UTAU-kontinusono' (UTAU連続音音源 [utaurenzokuon'ongen]).
【UTAUで】けんか別れ【連続音音源を検証】
Disigxo pro Kverelo, fare de Ameya/Ayame, 2009/08/01, originale verkita kaj komponita de MimiroboP (耳ロボP),

Vocxo estas MOMONE Momo (桃音モモ). Komparu kun la jena antauxa vocxo.
【UTAU】メルト【桃音モモ】【ミクカバー】
Melt, fare de MomomomoP (ももももP), 2008/12/21, originale verkita kaj komponita de ryo


Vocxoj kaj fikciuloj
Defoko (デフォ子)
KASANE Teto (重音テト)
MOMONE Momo (桃音モモ)