蛍こい Lampiro, Venu

蛍こい(東北民謡)-MEIKO
Lampiro, Venu (Folklora kanto de Tohoku regiono) -MEIKO
2008/07/21

Iu kovris folkloran kanton per MEIKO.
Originala formo estas simpla 1-melodia kanto.
Mi ne konas, kiu arangxis.
Tiu cxi estas katita inter infanoj en Akita gubernio (秋田県 [akitaken]) en Toohoku (東北) regiono.
Lauxdire, kiam infanoj pelas lampirojn, ili kantis tiun cxi.


~~~~
teksto


Lam, lam, lampiro, venu.
Tiu akvo estas amara.
Cxi tiu akvo estas dolcxa.
Lam, lam, lampiro, venu.
Lam, lam, venu montan pasejon.
Pacxo de lampiro estas ricxulo.
Mi komprenis. Tial ties sidvangoj lumas.
Lam, lam, lampiro, venu.
Venu montan pasejon.
Tage, kasxita malantaux rosoj sur horbfolioj.
Nokte, lumigi alte lanternojn.
Se vi irus al Barato,
hirundoj delogus vin.
Lam, lam, lampiro, venu.
Venu montan pasejon.
Iru vidi iom lumon de Andon.
Lam, lam, lampiro, venu.


=============
'Lam, lam, lampiro, venu.
Tiu akvo estas amara.
Lam, lam, lampiro, venu.'
Tiuj cxi frazoj estas vaste konataj, eble, tutlande. Ankaux mi, kantoo (関東) -ano, kantis en infaneco.


Se vi irus al Barato, hirundoj delogus vin.
天竺上がりしたれば つんばくらに攫われべ
Aux, povas esti, ke gxi estas 'Cxar vi iris al Barato, hirundoj delogis vin.' Kaj, Kion signifas '天竺上がり' [tengxikuagari], mi ne konas. Traduko estas mia supozo. Mi ne certas gxustan tradukon. Pardonon.


Andon
行灯. Tradicia lumilo. Oni faras kadrojn de ligno, bambuo aux metalo, sur ilin gluas paperon, kaj en gxin enmetas telereton, sur gxin metas oleron kaj mecxon faritan de kotono ktp.