こきりこ節 Kokiriko-bushi

【KAIKO】 こきりこ節 【初音ミク】〜五箇山民謡〜
KAIKO : Kokiriko-bushi : Hatsune Miku ~Folklora Kanto de Gokayama~
2008/08/04

Folklora kanto de Gokayama (五箇山) en urbo Nanto (南砺市 [nantosxi]), gubernio Toyama (富山県 [tojamaken]).
Cxefe KAIKO kantas. KAIKO estas altvocxa KAITO, kiu audigxas kvazaux tiu estas ina vocxo.
Ankaux Hatsune Miku (初音ミク) kantas.
Tiu cxi kanto estas vaste konata.
Al kiu akompanas danco. Oni dancas kun muzikilo 'Sasara' (sube mi klarigis).
Jen estas klarigoj pri tiu cxi kanto. Per Windows Media Player vi povas auxskulti originalan kanton kaj spekti ludadon.
Tiujn pagxojn faris vilagxo Kamitaira (上平村), kiu inkluzivas Gokayama, nun estas inkluzivita en urbo Nanto
Japana pagxo
Angla pagxo


~~~~~~~~~
teksto


Bambuo de Kokiriko estas sep Sun kaj kvin Bu.
La pli longa gxenas manikon.
Mado no sansa mo dederekoden
Hare no sansa mo dederekoden


Hipsipetoj pepante levigxas kaj mallevigxas.
Mado no sansa mo dederekoden
Hare no sansa mo dederekoden


Ili vekas tiujn, kiuj farcxas herbojn matene.
Mado no sansa mo dederekoden
Hare no sansa mo dederekoden


Se vi volas danci, dancu.
Donu al mi infanon plorantan.
Sasara estas ekster fenestro.
Mado no sansa mo dederekoden
Hare no sansa mo dederekoden


Se oni provus sxargxi sin per la antauxa monto surdorse,
sxargxsxnuro rompigxus kaj oni ne povus sxargxi.
Mado no sansa mo dederekoden
Hare no sansa mo dederekoden


=========
Kokiriko
こきりこ. Simpla muzikilo. Bambua bastono, kiu longas 23cm-n (sep Sun (寸) kaj kvin Bu (分)). Oni tenas cxe ambaux manoj, batante sonorigas ilin kaj dancas.


Mado no sansa mo dederekoden
Hare no sansa mo dederekoden
Tiuj frazoj nenion signifas.


hipsipeto
ひよどり (鵯 [hijodori], Hypsipetes amaurotis). Birdo, kiun oni vaste vidas en Japanio. Ili brue pipas.


Sasara
ささら (簓). Ligna muzikilo, kiu konsistas el multaj maldikaj lignopecoj. Vi povas vidi kaj auxdi en la supraj videoj de vilagxo Kamitaira.


Por traduki tekston, mi referencis tiun cxi retejon. Koran dankon. どうもありがとうございます。